Filmo, kiun mi spektis!

Nu, lasttempe mi transloĝiĝis al alia urbo pro la laboro. Mi nun loĝas sola. Antaŭe mi loĝis kun miaj gepatroj, sed nun mi devas loĝi sola, sen iu, al kiu mi povas babili. Do, mi sentas min sola pli ol antaŭe. Nu, mi devas serĉi ion por okupi. Hodiaŭ estas dimanĉo. Dum la tuta tago, mi pasigis tempon pere de kuŝado sur la malmola planko, uzante poŝtelefonon aŭ komputilon. Mi ankoraŭ ne aĉetis liton pro tio, ke baldaŭ mi devos transloĝiĝi al instruista dormejo. Ho, samlandanoj povas bone imagi kiel ĝi estas. Tamen, por tiu ĉi artikoleto mi ne rakontos al vi pri mia selektado de litoj. Sed pri filmo, kiun mi spektis por pasigi la tempon. Atentu, ke mi rakontos al vi plene pri la enhavo, tamen mi ne diros al vi, kiun nomon havas ĝi. Temas pri iu viro, kaj iu virino, kiuj vojaĝis al Koreio, ili fakte aparte vojaĝis, sed pro iu sorto ili povis kune vojaĝi. La intereso de la filmo estas ke ambaŭ viro kaj virino estis ĵus ĉesigitaj de amrilato kun siaj amato/amatino. Pro la sorto ili povis kune vojaĝi, kune iri tien kaj tien, tamen ili eĉ ne sciis la nomon de unu la alia (mi ne povas kredi!). Kiel kutime por tia filmo la enamiĝo aperis. Ili ambaŭ enamiĝis unu kun la alia. Do, ili pasigis bonan tempon kun reciproka am-sento dum kelkaj tagoj. Kiam venis la lasta tago, kiam ili devis reveni. Tuj post la unua alpaŝo el la elirejo, la amatino de la viro aperis. Ŝi venis tien por re-amrilatigi la viron. Do, la viro iel akceptis ŝin denove, pro tio ŝokiĝis la virino, kiu jam havis konfirmon, ke ŝi ankaŭ amas la viron. Finfine, ili disiĝis. La viro revenis kun sia amatino, lasante la virinon reveni sola. Do, finiĝis la filmo. Tia enhavo tre premas mian senton. Kutime, mi ne spektas tian filmon. Sed fine mi spektis ĝin. Nu, mi opinias, ke tia simila enhavo neniam okazos al mi. Fakte, tia estas nur en filmo. :)

ความคิดเห็น

โพสต์ยอดนิยมจากบล็อกนี้

自己紹介・友達紹介