Vivo estas komplikaĵo
Vivo estas komplikaĵo. La pasintajn jarojn mi konis iun virinon, ŝi estis kompatinda pro tio ke ŝia amanto estis tiom kokrema/amema al aliaj virinoj. Tamen ŝi ankoraŭ estis amanta lin. Mi ne povis tiam kompreni kial ŝi estis tiel. Multfoje mi vidis, ke ŝi estas malfeliĉa/malgaja pro sia amanto, kaj kompreneble ŝi ĉiam repaciĝis por sia amanto. Kvankam ŝi iam plendis al mi pri sia amanto pri la malpura ago. Mi iam konsilis al ŝi milde kaj iel serĉe, ke se vi havus okazon, nepre ĉesigu la rilaton, ĉar se lia kutimo estas daŭre tia, via vivo iros daŭre ligite kun li tia. Ŝi iel konsentis kun mia konsilo. Kompreneble, mi ne povis kompreni kiel ŝi pensis en sia kapo, kvankam ŝi konsentis kun mi. Sed mi ĵus sciis, ke ŝi jam edziniĝis kun alia viro antaŭ semajno. Hu, tio estas ŝoke mirinda! Mi tamen ne scias, kiam ŝi disiĝis kaj ĉesigis la rila...