La unua paŝo.

Mi povas skribi ĉion ĉi tie.
Nu, mi volas komenci mian skribadon pri mia lernado de aliaj lingvoj. Nun mi volas rakonti mian simplan historion. Kiam mi estis knabo, mi ŝatis lingvojn, pro tio mi aĉetis iom da lernolibroj de la franca, la germana, la ĉina, la japana, sed ili ĝis nun kuŝas ie pace en mia ĉambro. Aha, tia emo ankoraŭ daŭras ĝis nun, sed ne tre multe. Nuntempe mi emas lerni, kompreneble, Esperanton, la japanan, Volapukon, la anglan kaj la kmeran. Intertempe, mi aĉetis multe da lernolibroj pri la japana, relative, iom multekostaj... Sed mia emo por preni la lernolibrojn, estiĝas ne tre ofte. Nu, venas la afero, kial mi ĉi tie skribas. Mi volas havigi al mi lokon por ekzerci kaj utiligi miajn aĉetitajn lernolibrojn. Ve! ekzerci kun veraj japanoj kaj aliaj vivantaj volapukistoj, tiel ne eblas. Mi do utiligas tiun ĉi blogon. Ni vidu, ĉu mi sukcesos utiligi ĝin aŭ ne...."^__^ 頑張(がんば)りましょう!

Jen estas miaj vortaro japana-taja kaj taja-japana kaj lernolibroj de la japana: laŭvice, ekzamenaro de N5, Kanĝi-aro de N5, まるごとA1, ekzercaro de みんなの日本語, みんなの日本語1 kaj あきこと友だち、、、(@_@)

ความคิดเห็น

โพสต์ยอดนิยมจากบล็อกนี้

自己紹介・友達紹介