La statistiko
Hodiaŭ mi kontrolis mian blogeton (Eble la vorto 'blogo' estas sufiĉe bona, sed mi ŝatas emfazi, ke mia blogo estas eta. Same kiel 'verketo', 'libreto', 'vortareto'. Nu, mi ne skribas en ĝi iom longe multe, nur mallonge malmulte, ja ete^^) per komputilo, > kutime mi skribas pere de mia poŝtelefono< por agordi kelkajn aferojn kaj ŝanĝi iom la blog-aspekton. Kaj mi malkovris, ke mi povas vidi statistikon pri vidoj de la blogeto. Dank' al Facebook ĝi estas legita tra la mondo.

ความคิดเห็น
แสดงความคิดเห็น